A+ / A- / RSS

Vyberte jazyk:




TOPlist

 
Kultura v Písku:
Prosinec 2017

PRÁCHEŃSKÉ VÁNOCE - prodejní výstava rukodělných výrobků.

Městská knihovna Písek
do 30. 12. 2017

měsíční přehled


Regionální výročí:
Prosinec 2017

Josef Svátek

novinář, spisovatel

120. výročí úmrtí

Celý článek...

Home O knihovně La Urba biblioteko Písek
La Urba biblioteko Písek PDF Tisk Email

Bonvenon en la retpaĝaro de la Urba biblioteko Písek

La Urba biblioteko Písek estis fondita en 1841 kaj ĝi estas unu el la plej malnovaj urbaj bibliotekoj en Ĉeĥa respubliko. Ĝi estas baza biblioteko kun universala fonduso, kiu liveras bibliotekajn kaj informajn servojn al ĉiuj civitanoj.
La biblioteko  realigas informajn, kulturajn kaj edukajn aktivecojn. Ĝi kolektas, prilaboras, konservas kaj alirebligas informojn, literaturon kaj aliajn kulturajn valoraĵojn.
Nuntempe la biblioteka fonduso enhavas pli ol  135 000 bibliotekajn unuojn – librojn, gazetojn, mapojn, aŭdvidajn dokumentojn ktp. Oni povas serĉi en online-katalogo por bibliotekaj fontoj.
 
La biblioteko ebligas al interesiĝantoj aliron al Interreto. Eblas ligiĝi ankaŭ uzante sian propran tekkomputilon.
La fonduso enhavas ankaŭ librojn kaj aliajn dokumentojn en kaj pri Esperanto. Kunlabore kun la loka Esperanto-klubo „La Ponto“ ( Tato emailová adresa je chráněna před spamboty, abyste ji viděli, povolte JavaScript ) 12.3.-13.4. 2010 en la biblioteko okazis ampleksa ekspozicio „Ĉu Esperanto estas morta lingvo?“. La biblioteka klubejo estas uzata ankaŭ por okazigo de Esperanto-aranĝoj.


Malfermohoroj:

 Lunde:     9,00 - 17,00 
 Marde:    9,00 - 17,00
 Merkrede:  9,00 - 18,00
 Ĵaŭde:  fermite
 Vendrede:  9,00 - 17,00
 Sabate:  9,00 - 12,00

 

Kontakto:
Městská knihovna Písek                                                   
Alšovo náměstí 85
CZ-397 01 Písek
Telefonnumero: +420 382 201 811
retadreso:  vodvarko[ĉe]knih-pi.cz          

Aktualizováno Pondělí, 13 Leden 2014 16:51