Esperanto version
La Urba biblioteko Písek
Bonvenon en la retpaĝaro de la Urba biblioteko Písek
La Urba biblioteko Písek estis fondita en 1841 kaj ĝi estas unu el la plej malnovaj urbaj bibliotekoj en Ĉeĥa respubliko. Ĝi estas baza biblioteko kun universala fonduso, kiu liveras bibliotekajn kaj informajn servojn al ĉiuj civitanoj.
La biblioteko realigas informajn, kulturajn kaj edukajn aktivecojn. Ĝi kolektas, prilaboras, konservas kaj alirebligas informojn, literaturon kaj aliajn kulturajn valoraĵojn.
Nuntempe la biblioteka fonduso enhavas pli ol 135 000 bibliotekajn unuojn – librojn, gazetojn, mapojn, aŭdvidajn dokumentojn ktp. Oni povas serĉi en online-katalogo por bibliotekaj fontoj.
La biblioteko ebligas al interesiĝantoj aliron al Interreto. Eblas ligiĝi ankaŭ uzante sian propran tekkomputilon.
La fonduso enhavas ankaŭ librojn kaj aliajn dokumentojn en kaj pri Esperanto. Kunlabore kun la loka Esperanto-klubo „La Ponto“ ( pisek@esperanto.cz ) 12.3.-13.4. 2010 en la biblioteko okazis ampleksa ekspozicio „Ĉu Esperanto estas morta lingvo?“. La biblioteka klubejo estas uzata ankaŭ por okazigo de Esperanto-aranĝoj.
Malfermohoroj:
Lunde: | 9 – 18 |
Marde: | 9 – 17 |
Merkrede: | 9 – 18 |
Ĵaŭde: | 9 – 17 |
Vendrede: | 9 – 17 |
Sabate: | 9 – 12 |
Kontakto:
Městská knihovna Písek
Alšovo náměstí 85, CZ-397 01 Písek
Telefonnumero: +420 382 201 811
retadreso: info@knih-pi.cz